Tuesday, July 18, 2017

Pri juĝistoj- polaj

Vespere juĝistoj montris tian subskribon
Kuriozaĵo. Grava pola juĝistino tiel diras pri juĝistoj. Tio okazis dum kongreso de juraj profesioj. "Tio estas eksterordinara kasto de homoj" Ĝuste, pro tio en Pollando estas tia maljusteco. Ĉu en mondo ankaŭ?
Surskribo, kiun vi vidas sur muro de pola juĝejo 'SN' /juĝejo plej alta/ atestas malbone pri juĝistoj "Juĝejo estas nia"

Thursday, July 13, 2017

Esperanto - 24

Mi trovis interesan artikolon en revuo Esperanto pri Norda Koreio, ĉar malmulte ni scias pri vivo en tiu ĉi lando. Do, kun ekintereso mi legis ĝin. Krome, mi volas prezenti ĝin entute. Aŭtoro
François Lo Jacomo

Najbare al Seulo, la urbo de la venonta Universala Kongreso, troviĝas lando, kiun oni malofte vizitas, kvankam oni ofte aŭdas pri ĝi: Norda Koreio. Dum pluraj jardekoj estis Esperanto-agado tie: jam antaŭ la dua mondmilito, movado rezista al la japana dominado elektis la Esperantlingvan oficialan nomon Korea Artista Proleta Federacio. En 1959 fondiĝis Nord- Korea Esperanto-Asocio; en 1964 aperis 350-paĝa Esperanto-korea vortaro en la ĉefurbo Pjongjango, kaj tie ĉirkaŭ 120 gestudentoj partoprenis Esperanto-kursojn. Tamen en 1989, kiam delegitoj de TEJO partoprenis mondan junularan festivalon en Pjongjango, ili ne sukcesis ricevi informon pri eventuale ekzistantaj tieaj esperantistoj.
Dezirante ekscii iom pli pri tiu temo, la novkreita Esperanto-Komitato de Asocio pri franckorea amikeco (AAFC), konsistanta el Nathalie Kesler, Marianne Dunlop kaj mi (François Lo Jacomo), vizitis Nord-Koreion de la 4-a ĝis la 12-a de aprilo 2017. Ni ĝuis specialan programon preparitan nur por ni tri laŭ niaj deziroj, kun konstanta dispono de du gvidantoj, dekloka minibuso kaj unu ŝoforo. Ni loĝis preskaŭ solaj en granda hotelo kun solene ornamita restoracio, kaj ne havis la senton troviĝi en danĝera lando: ni fotis libere, diskutis normale kun niaj tre simpatiaj gvidantoj, vidis plurajn aliajn grupojn de turistoj. Ja oni kontrolis ĉe la landlimo niajn valizojn, kaj konfiskis gvidlibron pri Koreio, tamen ni revenis kun pli ol mil fotoj, horoj de filmoj, dekoj da paĝoj de personaj notoj, dekoj da kilogramoj da memoraĵoj kaj… deziro revojaĝi tien!
Ni vizitis multajn lokojn: de la tombo de la reĝo Kongmin (1330– 1374), monda heredaĵo laŭ Unesko (depost 2013), ĝis la tute nova (2016) ekspoziciejo pri sciencoj kaj teknikoj, la triumfarko (1982) kaj la 170-metra turo pri la ideologio de ‘ĝuĉe’ – t.e. de la prezidento Kim Il-sung (1912– 1994). Estis vizititaj ankaŭ la statuoj en Mansudae de Kim Il-sung kaj lia filo Kim Jong-il (antaŭ kiuj oni nepre devas kliniĝi) kaj la naskiĝdomo de Kim Il-sung, la muzeo pri tutmonda amikeco (kun pli ol centmil donacoj ricevitaj de la ŝtatestroj) ktp… ni vidis famajn turismajn lokojn, muzeojn, belajn metrostaciojn… Estis malmultaj aŭtomobiloj: bezonatas speciala permesilo por veturi ekster la urboj, kie la ŝoseoj estas malbonstataj. Sed ni vizitis ankaŭ grandajn teksaĵ-fabrikon kaj kino-studion, mezlernejon kaj plurajn universitatojn, palacon de infanoj (kie ili lernas plurajn dekojn da artaj kaj sciencaj fakoj) kaj palacon de virinoj, kie oni laboras pri egalrajtigo de virinoj kaj viroj kaj kies estrinon ni renkontis. Ni eĉ spektis, en la plenplena granda stadiono Kim Il-sung, piedpilkan matĉon inter Sud-korea kaj Nord-korea virinaj teamoj, kun tuta publiko krianta “unuigita Koreio”.
Fakte, reunuigo de ambaŭ Koreioj estas aktuala politika demando kaj forta aspiro de nordkoreoj, kiuj ŝajne tre deziras malfermiĝi al la cetera mondo. La novelektita Sudkorea Prezidento espereble progresigos la pliproksimiĝon, post jamaj klopodoj en 1994, 2000, 2007... Sed nuntempe la lando estas tute izolita: ni povis nek telefoni, nek atingi la reton, nek uzi bankajn kartojn. Necesis kunporti sufiĉe da monbiletoj kaj moneroj por pagi la tutan restadon, sed ĉiuj vendejoj akceptis eŭrojn, dolarojn kaj ĉinajn juanojn, eĉ etajn monerojn.
Koncerne nian proponon reenkonduki Esperanton, ĝi vekis veran intereson: ekzemple Nathalie improvizis kelkminutan kurson al 15-jaraj lernejanoj, kaj nia gvidantino komencis efektive lerni la lingvon kaj volas daŭrigi. Ni dufoje renkontis faman lingviston Jong Sun-gi, kiu mem ne parolas Esperanton sed bone memoras tiamajn esperantistojn. Ĉefe pro malapero de gvidantoj kaj manko de kontaktoj kun eksterlando, la movado estingiĝis, sed ĝi ne ŝajnas persekutita: ekzemple volontulo, kiu venus kelkmonate por instrui Esperanton, estus tre verŝajne bone akceptita.
Ni evidente ne maltrafis la viziton al la fama vilaĝo Panmunjeom, kie armisticiĝis en 1953 la Korea milito, kaj ni tre esperas, ke la tiean landlimon inter ambaŭ Koreioj oni baldaŭ povos transpaŝi. Je nur kelkmetra distanco, ni povis vidi grupon de turistoj en la suda flanko de tiu ĉi landlimo, sed la rajto transiri tiun ĉi etan distancon, kiu komplike dependas de ambaŭ Koreioj kaj de Unuiĝintaj Nacioj, signus gravan simbolan progreson al proksimigo de ambaŭ Koreioj, kontraŭnature disigitaj.
Reveturante trajne al Pekino, ni haltis kelkajn horojn en la landlima ĉina urbo Dandong, kie entuziasma Esperanto-grupo el plurdek membroj (ĉefe komencantoj) bele akceptis nin.

Thursday, July 6, 2017

Tre interesa vizito

Hodiaŭ vizitis Pollandon prezidanto de Usono - Donald Trump. En Varsovio li varme parolis pri pola nacio, substrekis polan longan historion de pola popolo, kaj pli multe. Tio estis tre interesa vizito.